Přemysl Pitter skribis en la verko „Unter dem Rad der Geschichte“ (En la ringo de malamo) 1:
„La plej oftajn protestojn kontraŭ nia zorgado pri germanaj infanoj en la kasteloj oni povis atendi ja de la judoj, kiuj tiom suferis sub la nazioj. Ne estis tiel. Por la judoj estis tute komprenebla la fakto, ke ni savas senkulpajn viktimojn aŭ ni etendas savan manon al la nun suferanta junularo, iam de Hitlero delogita kaj per la propagando misuzita. Doktoro Vogl, judo, kiu prizorgis por ĉiuj niaj infanoj kuracistan flegon, restis la unusola vivulo el la tuta familio post travivo de turmentoj en pluraj koncentrejoj. Li ege emociiĝis, kiam li ekvidis la germanajn infanojn, kiam oni kondukis ilin el la ĉeĥaj internigejoj. Li zorgis pri ili kun la sama amo kiel pri la viktimoj de naziismo. Instruistino, judino, ankaŭ sola familiano savita el koncentrejo, proponis siajn servojn al niaj novaj germanaj zorgatoj kaj ŝi same sindone kaj amplene dediĉis sin al la iama ‚Hitlerjugend‘ kiel antaŭe al la judaj infanoj el la Fortreso Terezín.
Niaj junaj judoj afable helpis prepari litojn kaj manĝojn por la nove venintaj germanaj gejunuloj. Oni loĝigis ilin aparte, sed dumtage ili ĉie moviĝis komune, en ĝardeno, en kuirejo, dum laboro, en societaj programoj. La judaj knabinoj kaj knaboj neniam montris malafablon kontraŭ la germanoj. Kelkajn maloftajn miskomprenojn kaŭzis iom aĝaj germanaj knaboj, kiuj komence ne sciis bone regi sian alproprigitan senton de tromemfido kaj aplombo kaj iam ĝin troigis. Niaj judoj superis la ĉirkaŭajn ‚kristanojn‘, venkitajn de venĝemo, per sia ekzempla kapablo pardoni. ….
… Nur deksesjara Werner restis daŭre indiferenta. Li ne partoprenis la dimanĉajn kunestojn. Tiom juna li tamen servis kun la trupoj SS en la okupita Pollando. Hardita dum edukado, li komprenis nur harditecon, eĉ se tiu harditeco minacis lin plene strangoli.
Werner jam fariĝis nedetenebla fumanto. Tion oni en nia komunumo kompreneble ne permesis. En momento de nesufiĉa gardado, kiam junuloj rastis sekan herbon, Werner kun kelkaj pluaj deflankiĝis por fumi. Estis la printempo 1946 post longa periodo senpluva. La altkreska herbo estis seka kiel tindro kaj tuj ĝin bruligis forĵetita alumeto. Vane la knaboj luktis por estingi la fajron. Rapide la fajro forkonsumis lignan barilon kaj atingis arbojn en la apuda arbaro. Neniom helpis ĉiuj provoj de la knaboj por haltigi la fajron. Plu brulis ligna barilo. Werner dum la malespera lukto svenis. La situacion savis laboristoj el la najbara fabriko, kiuj per ŝoveliloj kaj aliaj iloj limigis la fajron ĝis alvenis la fajrobrigado.
La polico evidente ĝojis havante pretekston por likvidi la malamatajn ‚hitleranojn‘ kaj ĝi komencis severe enketi. Sed la ,granda instruistino‘ protestis: ,La kasteloj apartenas al la Ministerio de la Sociala Zorgo kaj nur nia direktoro decidas pri la procedo de la enketado.‘ Werner kaj Heinz tuj konfesis sian kulpon por ŝirmi la ceterajn antaŭ la puno. En absoluta silento ili ambaŭ, konsciaj pri sia kulpo, atendis mian verdikton. Enpense ili jam adiaŭis la kastelon, sian ununuran protektejon. Kiam mi esploris ilin, ili tuj konfesis.
‚Imagu nun mian situacion‘, mi daŭrigis la enketadon, ‚kion vi farus en mia pozicio de direktoro, kiu malgraŭ ĉiuj obstakloj kaj malamika konduto de la civitanoj en la ĉirkaŭaj vilaĝoj, ŝirmas infanojn de iliaj iamaj malamikoj? Kaj nun vi, en funkcio de la direktoro vidas, ke viaj pli aĝaj zorgatoj, ĉe kiuj vi jam povas atendi ian komprenon de la situacio, mem, per propra malobeemo incitas la lokan popolon al pli granda rezisto kontraŭ nia restado en la kasteloj tiel, ke tio eĉ endanĝerigos entute pluan ekziston de ĉi tiu hejmo? Kion vi farus kun tiaj zorgatoj?‘
Werner ne hezitis.
‚Reen en la fortreson,‘ sonis lia lakona respondo. Heinz malgaje kapjesis.
‚Bone, mi konsentas kun la puno, kiun vi mem destinis. Sed mi donas al vi okazon vin absolvi. Vi povos resti, se vi per propra laboro mildigos la damaĝon kaj se vi per via konduto ne provokos novajn plendojn. Se vi ne plenumos ĉi tiujn du kondiĉojn, sekvos la destinita puno. Ĉu vi komprenis?‘
Kial ne! Ili ja bone sciis, eĉ tre bone, kion atendi en la fortreso.
Eble por la unua fojo ili sentis la veran signifon de la vorto ‚pardono‘. En la printempo estis en la apuda arbedejo sufiĉe da laboro. Kun la arbaristo ni kontraktis okupon por niaj knaboj kaj li mem proponis al ili la saman salajron kiel por la ceteraj laboristoj. Werner kaj Heinz devos tamen multajn monatojn labori por kompensi la damaĝon. Iliaj kamaradoj libervole proponis helpi ilin. Juna instruisto, unu nia edukisto, kune kun ili sarkis trudherbon el sulkoj. Por ambaŭ punitaj junuloj kaj por iliaj helpantoj ĉiu tia libervole akceptita laboro fariĝis bonvena ŝanĝo de la kastela reĝimo. Fizika laboro ekstere, ekster la monotona tagprogramo en la hejmo, alportis al la knaboj agrablan malstreĉiĝon kun la kontenta sento pri plenumo de amika helpo. La arbaristo poste al ni mem malkaŝis, ke neniu tiel perfekte sarkis kiel tiam ili. Profunda ŝanĝo okazis en la animo de la du junuloj. Ekde ĉi tiu neatendita verdikto kreskis ĉe Werner estimo al ni, strangaj anoj de la ‚malamika‘ nacio. Nun li jam neniam forestis dum niaj regulaj kunestoj.
[Fragmento el la libro: Karel Kraft: Heroo de amo – La vivo de Přemysl Pitter. Ĉap. 8, pp. 82–86 (eldonis KAVA-PECH 2005).]
Pokud není uvedeno výslovně jinak, toto dílo i jeho jednotlivé části podléhají licenci Creative Commons Uveďte původ-Neužívejte komerčně-Nezpracovávejte 4.0 Mezinárodní License.
Created by Katjo